Pi-tago

La 14-a de marto estas la internacia kaj neoficiala festotago nomata Pi-tago. Elekto de la dato baziĝas sur la tricifera dekuma proksimaĵo de la nombro Pi, kiu estas 3,14 (kaj laŭ usonaj skribkonvencioj oni skribas la 14-an de marto kiel 3/14). Ĝenerale oni festas la Pi-tagon je 1:59.26 ptm (3,14159...). Tiaj festoj foje okazas en la matematikaj fakoj de diversaj universitatoj kaj lernejoj tutmonde. Oni ne konfuzu la Pi-tagon kun la Pi-proksimeca tago, kiu estas festata je unu el aliaj datoj, plej ofte je la 22-a de julio. Oni ankaŭ rimarku, ke Pi-tago hazarde estas la naskiĝtago de la fama sciencisto Albert Einstein kaj de pola matematikisto Wacław Sierpiński.


Developed by StudentB